Liczniki odwiedzin

RSS
niedziela, 17 października 2010
Duobla festo

La 14-an de oktobro en Pollando oni festas La Nacian Tagon de Edukado kaj en ĉiuj eduklernejoj oni nomas tiun feston kiel Tago de Instruisto. Gxuste en tiu ĉi ĵaŭdo okazis ankaŭ nia laŭvica kluba renkonto. Geklubanoj kaptis la okazon por honorigi la klubestron Antoni Dorosz, kiel senlacan instruiston per varmaj bondeziroj. Nia ĉefo instruas Esperanton ne nur dum klubaj kunvenoj, sed li instruis ankaŭ la lingvon en kelkaj elementaj lernejoj, en internulejoj kaj dum lastaj kelkaj jaroj li instruas enkadre de Universitato de Tria Aĝo, kie oni honorigis lin pere de dankesprimaj leteroj. Kaj samtempe ni festis ankaŭ la nomtagon de nia tre aktiva, novbakita esperantistino Jadwiga Woźniak. La tempon ni pasigis en tre agrabla etoso. Okazis kurtaj poemoj, kantoj kaj aliaj klubaj programeroj. Oni valoras mencii, ke tiun kluban renkonton preparis ĉefe nia klubanino Wanda Wojsław.


14 października obchodzony jest w naszym kraju jako Dzień Edukacji Narodowej, zwany popularnie Dniem Nauczyciela. Tak sie złożyło, że w tym roku wypadło to w czwartek, czyli w dniu, kiedy odbywaja sie nasze klubowe spotkania. Uczestniczący w tym spotkaniu klubowicze (9 osób) postanowili uroczyście uchonorować swojego szefa kol. Antoniego Dorosza wręczając mu okolicznościową wiązankę kwiatów i składając serdeczne życzenia. Jedna z naszych koleżanek, Jadwiga Woźniak, obchodziła w tym dniu swoje imieniny. Spotkanie było wypełnione krótkimi formami poetyckimi, esperanckimi piosenkami, oraz innymi stałymi punktami programowymi. Należy tu podkreślić, że tak sympatyczne spotkanie było przede wszystkim zasługą naszej niestrudzonej koleżanki Wandy Wojsław.

Photobucket

Okaze de la Tago de Nacia Edukado, ni deziras al vi kara instruisto, sinjoro Antoni Dorosz - ĉion plej bonan kaj cent jarojn kun ni kaj kun Esperanto!

Geklubanoj de E-klubo en Radom

23:36, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »