Liczniki odwiedzin

RSS
poniedziałek, 24 maja 2010
Kaprica printempo

Kvankam la ĉi-jara printempo estas ege kaprica kaj eĉ danĝera pro stranga inundo en nia lando, do malgraŭ tio ni konstante laboras uzante la internacian lingvon kaj en nia E-klubejo kaj ankaŭ en ĉiun duan ĵaŭdon ni ĉeestas la Amuzan Diskut-Rondon „Ŝerco” en gastema centro de NRO-oj en Radom.

Mi invitas vin por rigardi la printempan bildkarton preparitan pere de nia klubanino Wanda kaj ankaŭ fotojn de nia urba ĉefstrato.

Photobucket

Photobucket

Photobucket Photobucket

23:39, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »
piątek, 07 maja 2010
Grava evento

La 7-an de majo okazis en la Filio de PEA en Radom elekta kunveno. Por nova trijara periodo oni elektis novan estraron. Kiel prezidanton de radoma esperantistaro oni elektis denove s-on Antoni Dorosz, la plej aktivan lokan E-aganton. Ni esperas, ke nova estraro kun tute nova energio eklaboros por disvastigi la E-movadon en Radom kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Samtempe ni gratulas al novaj elektintoj.

23:36, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »