Liczniki odwiedzin

RSS
wtorek, 27 kwietnia 2010
Paska renkonto 2010

La 25-an de aprilo (dimanĉe) kelkaj niaj geklubanoj respondis al la invito de vicestrino de nia loka E-klubo Anna Sałacińska kaj ariĝis al ŝia gastema loĝejo por komune ĝojigi dum la jam tradicia Paska Renkonto. Antaŭ ĉio okazis bondeziroj, ni dividis sin pere de ovo kaj poste manĝis kaj trinkis (eĉ drinkis) aliaj porokazaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Dum la renkonto ni multe parolis pri nia loka E-movado kaj kelkaj planis sian patroprenon en diversaj E-aranĝoj, plejparte en Pollando.

Ni elkore dankas al Anjo pro ŝia granda laboro kaj engaĝiĝo por prepari ĉi tiun renkonton. Bonvolu rigardi la fotojn.

Photobucket Photobucket

Photobucket

23:20, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »
czwartek, 15 kwietnia 2010
Grandega tragedio en Smoleńsk

En aviadila katastrofo apud Smoleńsk pereis pola prezidento Lech Kaczyński, lia edzino Maria kaj multaj eminentuloj – entute 96 personoj (politikistoj, pastroj, generaloj kaj aliaj homoj). Oni valoras aldoni, ke inter la pereintoj estis la vicmarŝalo de la Pollanda Sejmo, Jerzy Szmajdziński. Ĝuste kun li, la 4-an de marto renkontiĝis pola esperantista delegacio. Kune kun niaj geklubanoj mi funebras kaj kondolencas al la ĉiuj familianoj de la forpasintoj. Samtempe mi dankas al ĉiuj sendintoj, kiuj al niaj retadresoj sendas siajn kondolencojn.


Photobucket Photobucket Photobucket Photobucket Photobucket Photobucket

21:58, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »
niedziela, 04 kwietnia 2010
Paskaj bondeziroj

Benitajn kaj sanajn Paskofestojn

 

Zdrowych i błogosławionych Świąt Wielkanocnych

 

Photobucket Photobucket

13:51, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »
sobota, 03 kwietnia 2010
Aprila mensogo

Ne kredu nian enskribon de la 1-a de aprilo. Tio estas nur aprila mensogo. Sed eble en estonteco nia mensogo venkos?

19:51, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »
czwartek, 01 kwietnia 2010
Esperanto venkis

Esperanto venkis en Radom. Lastatempe la Urba Konsilantaro akceptis la proponon de loka estraro de PEA por ekuzi la internacian lingvon dum siaj kunsidoj. De tiu momento staras granda tasko antau nia E-grupo. Ni devus tuj ekorganizi rapidkursojn de Esperanto al granda kvanto de urbaj oficistoj. Ni estas pretaj plenigi tiun taskon.

18:53, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »