Liczniki odwiedzin

RSS
czwartek, 29 stycznia 2009
Oblata renkonto 2009.

Same kiel en pasintaj jaroj, okeze de Kristnasko kaj Novjaro radomaj E-geklubanoj aranĝis la oblatan renkonton. Nia kolegino Anjo Sałacińska invitis ĉiujn al sia loĝejo por festi tiun solenaĵon.

En la ĉambro lumigis kristnaska arbeto, sur la tablo troviĝis oblato, kandeloj kaj multe da bongustajn kukojn, dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj. Ni ĉiuj rompis la oblaton kaj deziris al si ĉion bonan en Novjaro. Poste ni kantis pastoraloj. Estis gaje kaj agrable.

Ĉe okaze ni ekkonis la rezultojn de Tutpollanda Esperanto-Plebiscito 2008, en kiu nia prezidanto A.Dorosz ricevis diplomon en branĉo „loka aktivulo”. Tiu ĉi fakto ĝojigis nin, ni gratulis kaj deziris al li sekvontajn sukcesojn en E-movado.

Elkoran dankon al Anjo pro sia gastemeco.


Je la nomo de geklubanoj - Wanda

 

 

Oblato_2009_005.jpg (538 KB)
22:06, esperanto.radom
Link Dodaj komentarz »